Se nun germano volas sciiĝi, kiom li devas pagi, por ricevi la supre diritan verkon, li simple multiplikos 6,80 sm. kaj 12 sm. per la nombro 2, kiun li trovos en la dua tabelo, […] [1907, Lingvo Internacia, page 356:]
Estas vere, ke ni multiplikis per x, sed ni forgesas, ke ni devis ankaŭ dividi per x, do, ke la rezultato, rilate, al la individuo, estas ĝuste tiel granda, kiel gi antaŭe estis. [1912, La Revuo: Internacia Monata Literatura Gazeto, page 285:]
La senmorta spirito de la Juliaj tagoj multiplikis ĝis nekredebleco, ĝis superhumaneco tiujn batalantojn. [1938, Alardo Prats, translated by Pario, Fronto k Postfronto de Aragonio, page 6:]
Ni simpligis tiun jene: oni multipliku la valorojn por ĉiu paro de respondintoj, adiciu tiujn ĉi kaj dividu per la sumo de la kvadratoj de la numeroj en ĉiu kolumno (ĉi tie: 90). [1972, La Monda Lingvo-Problemo, page 116:]
Tiuj elementaj nombroj kunmetiĝas laŭ tiu regulo, ke nombro metita antaŭ dek, cent, mil, miliono, miliardo, biliono multiplikas tiujn nombrojn; metita post ili, ĝi adiciiĝas al ili: tricent = 3 x 100, sed cent tri = 100 + 3. [1980, Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio [Universal Esperanto Association], →ISBN, page 108:]
Sekve, eĉ se XVIII kaj 18 estas ekvivalentaj reprezentantoj de certa nombro, la lasta maniero skribi estas pli praktika kiam temas pri la operacia funkcio de la matematika lingvo (kontraste al ties reprezenta funkcio — la numerojn de ĉapitroj en libro oni kutime ne multiplikas). [2016, Christer Kiselman, “Lingva riĉo kaj la postuloj de la terminologio”, in Federico Gobbo, editor, Lingua, politica, cultura: Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti, New York, N.Y.: Mondial, →ISBN, section II (Esperantologio – Esperantologia – Esperanto Studies), page 127:]